Fender Telecaster

Fender Broadcaster (1950).

Fender Telecaster estas la plej komerce sukcesa[1] masiva (aŭ masivkorpa) elektra gitaro. Ĝia simpla efektiva desegno kaj revolucia sono pavis la vojon kaj markis tendencojn en la fabrikado de elektra gitaro kaj en populara muziko. Enkondukita por enlanda distribuado kiel la Broadcaster en la aŭtuno de 1950, estis la unua gitaro siatipa fabrikita en granda skalo kaj estis en kontinua produktado laŭ unu formo aŭ alia ekde sia unua apero.[2]

  1. Les Paul estis konstruinta prototipon de masivkorpa elektra gitaro konata kiel "The Log" en la 1940-aj jaroj, sed li ne povis komercigi sian inventemon. Gibson produktis la Gibson Les Paul gitaron en 1952 post fari ke Paul helpu desegni komercan modelon por konkurenci kun Fender.
  2. Duchossoir, A. R. (1991). The Fender Telecaster: The Detailed Story of America's Senior Solid Body Electric Guitar. Milwaukee: Hal Leonard Publishing Co. ISBN 0-7935-0860-6.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy